La akvoj dormas en la junia nokt' plenluna. Rekte en la haveno nun elstaras mastoj, kiel palaj fantaziaĵoj en alpneĝ-brilo. Per la nordvento muta navigas plu la flokaj nuboj; pace-serene la sonĝsvarmoj migras. Ĉu vi sentas, Lalla, la dian odoron maran? Ho, aŭdu, naskas nun la vekita ond' murmuron longan; kantflugileto en ventflirto frapas. Dancas en ĉi nokto sirenoj en ardo luna, dancadas, Lalla, kante: "Ho, juna gent', en kies varma vejno, vivanta kor' jubilas la juni' parfuma, paca la maro, la nokto belas, do amu!" Perdas sin tra silento jam la blankaj nuboj, pace-serene la sonĝsvarmoj migras; ĉu vi sentas, Lalla, la dian odoron maran? Jugitaj de am', de plezuro popol' de vivantoj ekdormis, ho serp' el arĝent', kia sonĝo-rikolto al bril' via milda ondumas de l' ter'. Ho serpo de l' luno sinkanta, brilanta sur akvoj dezertaj, ho serp' el arĝent', kia sonĝo-rikolto al bril' via milda ondumas de l' ter'. Suspiroj mallongaj de frondoj, de floroj, de ondoj, el bosko elspiras al maro; nek kanto nek krio nek sono nun iras tra l' vasta silent'. |